Chimillas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chimillas
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22194
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 396  (2023) [+]
Loĝdenso 39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 0° 27′ U (mapo)42.1705717-0.4523294Koordinatoj: 42° 10′ N, 0° 27′ U (mapo) [+]
Alto 520 m [+]
Areo 10,041554 km² ( 100 4.1 554 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Chimillas (Provinco Ŭesko)
Chimillas (Provinco Ŭesko)
DEC
Chimillas
Chimillas
Situo de Chimillas
Chimillas (Hispanio)
Chimillas (Hispanio)
DEC
Chimillas
Chimillas
Situo de Chimillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chimillas [+]
vdr

Chimillas [ĉiMIljas] (en aragona Chimiellas) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Isuela proksime al provinca kaj komarka ĉefurbo, sur la dekstra bordo iom sude de Banastás. La loĝloko Chimillas mem (520 msm) estas je 10 km nordokcidente de Huesca (laŭ ŝoseo A-132).

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej frua mencio estas el marto 1098 en dokumento pri heredaĵoj en 'Gimellas'. Chimillas iĝis loĝloko kun minoritato de kristanoj kaj majoritato de mudeĥaroj. En 1495 estis 12 islamaj familioj kaj nur unu estis kristana. Samjare Chimillas akiris kategorion de lugar; inter 1488 kaj 1495 de sobrecudilla de Huesca; en 1646 de vereda de Huesca kaj inter 1711 y 1833 de corregimiento de Huesca. En 1834 jam posedis propran municipon, ene de la jurisdikcia partio de Huesca.

Pri la terposedo, en 1414 la tero apartenis al la Ordeno de la Hospitalo, en 1566 de la Encomienda de Sankta Johano de la Hospitalo, en 1610 ankoraŭ de la Ordeno de la Hospitalo kaj Senjorlando de Ordenoj en 1785.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Chimillas akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 734 loĝantoj en 1900 ĝis 150 en 1986 kaj poste oni plialtiĝis ĝis nunaj 402 loĝantoj (2022) pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo, krom servoj propraj de dormurbo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]