Choeung Ek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Choeung Ek
Murdokampoj de la Ruĝaj Ĥmeroj [+]
Koordinatoj11° 29′ 4″ N, 104° 54′ 7″ O (mapo)11.484389104.901972Koordinatoj: 11° 29′ 4″ N, 104° 54′ 7″ O (mapo)

Estiĝo1988

Choeung Ek (Kamboĝo)
Choeung Ek (Kamboĝo)
DEC
Choeung Ek
Choeung Ek
Map
Choeung Ek
Vikimedia Komunejo:  Choeung Ek [+]
vdr

Choeung Ek (kmere ស្រ្រ, cəəŋ aek) estis ekzekutejo kaj amastombejo en Kamboĝo, proksime de Pnompeno, dum la terora reĝimo de la Ruĝaj Kmeroj de 1975 ĝis 1979 [1].

Ĝi estas la plej fama el la proksimume 300 ejoj konataj kiel murdkampoj (angle The Killing Fields), kie la Ruĝaj Kmeroj ekzekutis pli ol unu miliono da homoj kiel parto de ilia Kamboĝa genocido de 1975 ĝis 1979 [2].

Choeung Ek estis iama fruktoplantejo kaj ĉina tombejo. La loko situas ĉ. 17 km. sude de la ĉefurbo Pnompeno. Ĉirkaŭ 17 000 homoj estis ekzekutitaj en Choeung Ek de 1975 ĝis 1979. Post la falo de la la Ruĝaj Kmeroj-reĝimo, amastomboj estis trovitaj kun totalo de 8,895 kadavroj. Multaj el tiuj mortigitaj estis iamaj kaptitoj en Tuol Sleng -malliberejo [3].

Dum la elfosadoj de 1979-1980 oni trovis 129 amastombojn, el kiuj 86 estis malplenigitaj. 8,985 kadavroj estis reakiritaj de la fosaĵoj. La Ruĝaj Kmeroj entombigis 450 kadavrojn en la plej granda amastombo.

Hodiaŭ, Choeung Ek estas monumento, kun budhana stupao. La Stupao estas plenigita kun pli ol 5,000 kranioj, protektitaj per akrila vitro. Multaj el la kranioj havas la impreson de esti batitaj aŭ disbatitaj.

Turistoj estas instigitaj de la Kamboĝa registaro viziti Choeung Ek. Krom la stupao, estas kavoj el kiuj skeletoj estis eltombigitaj. Homaj ostoj ankoraŭ superrŝutas la ejon [4].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Choeung Ek Genocidal Center: About us. Arkivita el la originalo je 2015-01-28. Alirita 2015-01-24.
  2. . Counting Hell: The Death Toll of the Khmer Rouge Regime in Cambodia (April 1, 2005). Alirita July 5, 2006.
  3. Lonely Planet:Southeast Asia on a shoestring, 67. oldal (ISBN 978-1-74179-854-8)
  4. Puy Kea: Privatized Killing Fields site tries to quiet critics. Alirita 2015-01-24.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]