Murdokampoj de la Ruĝaj Ĥmeroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memora stupao plenigita kun la kranioj de la viktimoj ĉe la Murdkampo de Choeung Ek
Amasaj tomboj ĉe la Mortigaj Kampoj de Choeung Ek
Kelkaj el la multaj ostoj, kaj specife kranioj, kolektitaj de la murdkampoj post la masakroj

La murdkampoj estis kelkaj lokoj en Kamboĝo kie grandaj nombroj da homoj estis murditaj, mortigitaj kaj iliaj kadavroj metitaj en amastombojn fare de la komunista reĝimo de la Ruĝaj Kmeroj en la tiama Demokratia Kamboĝo inter la jaroj 1975 ĝis 1979. Taksoj de viktimoj varias de 1.5 milionoj al 3.3 milionoj el landa loĝantaro de iom malpli ol 8 milionoj. La plej establita takso estas ĉirkaŭ 2 milionoj da viktimoj [1][2][3].

Historio[redakti | redakti fonton]

La persekutoj implikis la reĝimon eldonante avertojn pri ajna delikto kaj por "politikaj krimoj". Ĉiu, kiu ricevis du tiajn avertojn, estis sendita al "retrejnado", kio plejofte signifis morton. Homoj estis instigitaj konfesi sian "antaŭrevolucian vivstilon kaj krimojn" (kiuj povis inkluzivi iun formon de komerca agado, aŭ ajnan kontakton kun la mondo ekster Kamboĝo) kaj estis rakontitaj ke la registaro pardonus ilin kaj "rekomencos". Tio ofte signifis esti prenita al lokoj kiel Tuol Sleng aŭ Choeung Ek por esti torturita kaj/aŭ ekzekutita.

La ekzekutitaj estis entombigitaj en amastomboj. Por ŝpari municion, la ekzekutoj ofte estis aranĝitaj per akraj bambubastonoj. La soldatoj kiuj aranĝis la ekzekutojn estis plejparte pli junaj viroj aŭ virinoj de kamparanaj familioj.

La reĝimo arestis kaj ekzekutis preskaŭ ĉiun ajn suspektitan pri ligoj kun la iama registaro aŭ eksterlandaj registaroj. Krome, ĉiuj homoj kun edukado estis persekutitaj de la reĝimo (klasa persekuto). Etnaj vjetnamoj, ĉinoj, kamboĝaj kristanoj kaj budhanaj monaĥoj estis persekutitaj pro etnaj aŭ religiaj kialoj.

Choeung Ek estas la plej fama murdkampo. Hodiaŭ estas budhana monumento pri la komunista teruro, kaj Tuol Sleng havas muzeon pri la genocido [4].

supervivinto de la genocido, Dara Duong, fondis La Murdkampan muzeon en Seatlo, Usono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]