Saltu al enhavo

Christian Handwerck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Christian HANDWERCK (naskiĝinta en 1972) estas germana verkisto kaj regionhistoriisto aktivante en Ulla (Grammetal). Lia avo estis la verkisto Fritz Kühnlenz.

Al Handwerck ŝuldas ARD kaj ZDF la ricevon de malnovaj disaŭdigaj manuskriptoj/scenaroj de la elsendostacio vajmara ene de la ŝtata GDR-radiostaciaro Rundfunk der DDR ekde 1987 ĝis ties neniiĝo. Helpis tion taŭgigo de eksmoda registrilo fare de Handwerck.[1]

Engaĝiĝis Handwerck ankaŭ sukcese pri la restaŭrado de la Malnova radifoniejo en Vajmaro. Ĉi domo havis mencion ene de la ZDF-dokumentadserio Böse Bauten.[2] Handwerck mem verkis artikolon pri la menciita radifoniejo.[3]

Alia esplorkampo de Handwerck estas la historia flugkampo je Nohra. Pro tio li membras ĉe la societo Flugplatz Nohra e.V.[4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Thüringer Familie macht spezielle Entdeckung – und fasziniert damit sogar die ARD" - ĉe: Thueringen24.de, 3.12.2021
  2. "Böse Bauten VI - Weimar", sesa parto, 2019; pri konstruaĵo kun speciala utiligo fare de la nazioj.
  3. Funkhaus Weimar – Der vergessene Sender (teksto interrete) (=Funkgeschichte, 205), 2012, p. 148-151
  4. Christian Handwerck: "Führung zum historischen Ort: KZ Nohra", 27.2.2023 (rondgvidado)
  5. Kühnlenz ankaŭ menciis la bombŝirmkelojn de ĉe Hasenwäldchen.