Chumayel
Chumayel | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Yucatán | ||
Poŝtkodo | 97904 | ||
Kodo laŭ | 31 024 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 937 | ||
Loĝdenso | 39 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 28′ N, 89° 17′ U (mapo)20.466666666667-89.283333333333Koordinatoj: 20° 28′ N, 89° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 25 m | ||
Areo | 46 km² (4 600 ha) | ||
Horzono | UTC -6 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chumayel Municipality [+] | |||
Chumayel estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Chumayel. La komunumo apartenas al la regiono 8 (Sur Poniente). Ĝi estas en la sudokcidenta parto de Yucatán kaj havas limojn kun Campeche kaj al la regionoj 5, 6, 7 kaj 9. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31024.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 2937 loĝantojn. El tiuj estis 1427 viroj kaj 1510 virinoj. La komunumo havas surfacon de 46 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 25 metroj super la marnivelo.
Klimato[redakti | redakti fonton]
En la komunumo jare falas averaĝe 65,5 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,2 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.
Sociogeografio[redakti | redakti fonton]
En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1811 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1242 scipovis legi kaj skribi kaj 569 personoj estis analfabetoj. Do 31,42% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 2868 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 2399 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 83,6% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Chumayel Arkivigite je 2007-03-17 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)
- Chumayel Arkivigite je 2010-12-28 per la retarkivo Wayback Machine en Nuestros municipios” (niaj komunumoj; retejo de la registaro de Yucatán) (hispane)