Cieza (Kantabrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cieza
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39407
Demografio
Loĝantaro 552  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 13′ N, 4° 5′ U (mapo)43.222222222222-4.0875Koordinatoj: 43° 13′ N, 4° 5′ U (mapo) [+]
Alto 166 m [+]
Areo 44,07 km² (4 407 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cieza (Kantabrio)
Cieza (Kantabrio)
DEC
Cieza
Cieza
Situo de Cieza
Cieza (Hispanio)
Cieza (Hispanio)
DEC
Cieza
Cieza
Situo de Cieza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cieza (Cantabria) [+]
vdr
Municipa teritorio de Cieza, centre de Kantabrio.

Cieza [ZJEza] estas municipo en centra Kantabrio, Hispanio, en la komarko Besaya.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Tirso (Villayuso de Cieza).
Tipa domo.
Brutofoiro.
Collado de Cieza.
Villasuso de Cieza.
Villayuso de Cieza.

Ĝi limas norde kun Mazcuerras kaj Los Corrales de Buelna, okcidente kun Ruente kaj sudoriente kun Arenas de Iguña. Ĝi estas en la orienta parto de la Nacia Ĉarezervejo de Saja.

La municipa ĉefurbo estas loĝloko Villayuso de Cieza, je 48 km de la regiona ĉefurbo Santandero.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 44,07 km² estas 548 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis 700 loĝantojn el la 1960-aj jaroj.

La 548 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj:

  • Collado de Cieza, 105 loĝ.
  • Villasuso de Cieza, 225 loĝ.
  • Villayuso de Cieza (ĉefurbo), 304 loĝ.

Oni ne konfuzu inter Villasuso de Cieza (suso = supre) kaj Villayuso de Cieza (yuso = malsupre).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe oni transiris al dungado en la industriaj kernoj de Torrelavega kaj Los Corrales de Buelna.

El la historia heredo elstaras la romia ŝoseo de la Romia Imperio kiu ligis Pisoraca (Herrera de Pisuerga, provinco Palencio) kun Portus Blendium (Suances, Kantabrio) uzita dm jaroj kiel pasejo inter la valoj Buelna kaj Cieza. El Ferepoko devenas la kastrumo de Cueto del Agua.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]