Cimetière des Innocents

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cimetière des Innocents

Tombejo de la Senpekuloj en la 16-a jarcento
ŝtato  Francio
urbo Parizo
koordinatoj 48° 51′ 38″ N, 2° 20′ 52″ O (mapo)48.8605562.347778Koordinatoj: 48° 51′ 38″ N, 2° 20′ 52″ O (mapo)
Cimetière des Innocents (Parizo)
Cimetière des Innocents (Parizo)
DEC
Cimetière des Innocents sur la mapo de Parizo
Map
Cimetière des Innocents
vdr
La pariza tombejo „Cimetière des Innocents“ en la 18-a a jarcento

Cimetière des Innocents (esperante Tombejo de la Senpekuloj) estis ĝis fino de la 18-a jarcento la plej granda urbocentra tombejo de Parizo. Ĝi situis sur areo de la nuna Les Halles.

Fermo, ĉesigo de la tombejo[redakti | redakti fonton]

Pro la daŭre kaj rapide kreskanta nombro de la pariza loĝantaro, kreskis ankaŭ la mortokvanto en sekvo de la malsategoj kaj epidemioj tiel rapide, ke la tombejo ne povus plu plenumi sian taskon. Oni instalis ostariojn, okazis amasaj entombigoj (ekde la 14-a jarcento) kaj la ĝenerala ripoztempo de la kadavroj estis tiel mallongigita, ke ili ne povis plu komplete malkombiniĝi. Kiam en 1779 en la najbaraj Rue de la Lingerie kelkaj loĝantoj mortis pro la estiĝantaj putrogasoj, la policista direktoro ordonis fermon de la tombejo je la 1-a de novembro 1780. Tiutempe la grundonivelo de la tombejo superis la najbarajn stratojn jam je 2,5 m.

En la sekva tempo, oni transportis la restintajn ostojn en la katakombojn de la urbo, kie ili estis amasigitaj kaj eĉ hodiaŭ estas viziteblaj, alireblaj. Post kompleta purigo de la areo, okazis tie foiro pri nutraĵoj, el kiu estiĝis pli poste la fama pariza Foira halo (Les Halles).

En la 1970-aj jaroj, ĝi estis malkonstruita kaj oni konstruis tie grandegan aĉetcentron Forum des Halles. Pri la iama tombejo memorigas pri la pasinto hodiaŭ ĉe la stratokruciĝo de Rue Berger kaj Rue Saint-Denis ankoraŭ la Place des Innocents kaj la Fontaine des Innocents.

La tombejo iĝis konata tra frua bildigo de Danse Macabre, fresko, kiu estis pentrita inter 1423 kaj 1424 en la ĉirkaŭaj arkadoj, kaj tra la romano de Patrick Süskind: La parfumo. En tiu romano, la ĉefa figuro Jean-Baptiste Grenouille naskiĝis sur tuj apuda fiŝa merkato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]