Cincinato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cincinnatus)
Cincinato
Persona informo
Lucius Quinctius Cincinnatus
Naskiĝo
Morto
en Romia Respubliko
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Quinctii Cincinnati vd
Patro Quinctius vd
Patrino nekonata valoro vd
Gefratoj Titus Quinctius Capitolinus Barbatus vd
Edz(in)o Racilia vd
Infanoj Lucius Quinctius Cincinnatus • Titus Quinctius Poenus Cincinnatus • Caeso Quinctius • Quintus Quinctius Cincinnatus vd
Profesio
Okupo terkultivisto • Romia politikisto • Ancient Roman military personnel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lucius Quinctius Cincinnatus, esperantigita Cincinato (naskiĝis en ĉirkaŭ 519 a.K. - mortis en ĉirkaŭ 430 a.K.) estis romia ŝtatestro. Li famiĝis, ke sindoneme servis la respublikon dum la krizo, sed transdonis la potencon, kiam la krizo estis for. Kvankam li estis ekzistanta persono, oni ligis al lia nomo multajn legendojn.

Laŭ la tradicio, oni nomumis lin en 458 diktatoro de Romio por savi tiun konsulan armeon, kiun ĉirkaŭis la ekvioj (aequi) sur la Algidus-monto.

Li laboris ĉe la nomumo kiel agrikulturisto. Onidire li venkis dum 16 tagoj la malamikojn kaj gvidis venkomarŝon en Romo. Cincinnatus tenis la oficon nur ĝis tiam, ĝis Romo postlasis la danĝeron, poste abdikis kaj retiriĝas al la provinca agrikulturejo.

Laŭ la legendo, oni nomumis lin ankaŭ en 439 diktatoro por venki la ribelantan plebon. Tiam li same abdikis post la venko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]