Ciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la "pordego de Cion" en la antikva urbomuro de Jerusalemo

Ciono (hebree ציון, "Alto", per latinaj literoj "cijon"; arabe صهيون, per latinaj literoj "cuhjun") estis originale la nomo de fortikaĵo proksima al Jerusalemo kiun konkeris la armeo de la hebrea reĝo Davido. La fortikaĵo situis sur monteto, kiu nomiĝas Monto Ciono, sudoriente de la urbocentro de Jerusalemo.

En judismo, la nomo Ciono iĝis alternativa nomo de Jerusalemo, kaj iĝis simbolo de revata paca religia metropolo Jerusalemo kaj de la Promesata Lando de Dio venonta, kie Dio loĝas kun sia elektata popolo.

En kristanismo, "Ciono" ofte funkcias kiel teologia-poezia sinonimo de "La Eklezio" aŭ "La sanktularo".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

(En diversaj nacilingvaj ortografioj la vorto aperas kun komenca S- aŭ Z-; eĉ Ts- aŭ Tz- eblas.)