Cisneros (Palencia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cisneros
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 409  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 4° 51′ U (mapo)42.220277777778-4.8569444444444Koordinatoj: 42° 13′ N, 4° 51′ U (mapo) [+]
Alto 802 m [+]
Areo 63,29 km² (6 329 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Cisneros (Provinco Palencio)
Cisneros (Provinco Palencio)
DEC
Cisneros
Cisneros
Situo de Cisneros
Cisneros (Hispanio)
Cisneros (Hispanio)
DEC
Cisneros
Cisneros
Situo de Cisneros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cisneros, Palencia [+]
vdr

Cisneros [cisNEros] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Cisneros estas komprenebla etimologie kiel Cignistoj (eble alude al la akvobirdoj de la iama steplageto Nava de Fuentes) aŭ derivita el Cindrejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Petro.
Preĝejo de Sankta Fakundo kaj Sankta Primitivo.
Ermitejo de Kristo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,43 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 43 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 450 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 44 km de Palencio, provinca ĉefurbo, kaj 282,3 km de Madrido.

La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Ĝi estas ĉe la ŝoseo de Leono inter Villalumbroso kaj Villada.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En la dokumentaro de Sahagún de la jaro 946 oni citis la lokon kiel Cinisarios kaj en la 11-a jarcento same aŭ kiel Ciniseros, kio eble apogas la tezon de reloĝado sur malnovaj cindroj, post detruo pro incendio.

Foje oni asertis senpruve, ke Francisco Jiménez de Cisneros, hispana kardinalo kaj politikisto, naskiĝis en Cisneros. Ja loĝis en Cisneros lia avo Toribio Jiménez; dum la kardinalo Cisneros vere naskiĝis en Torrelaguna.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]