Cistrono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seymour Benzer, kreinto de la termino cistrono

En genetiko, la cistrono[1] estas malnova difino de la koncepto de la geno, bazita sur la respondo al la cis-trans-testo.

Difino[redakti | redakti fonton]

La cis-trans-testo estas operacia difino de la grando de la geno. Supozu, ke mutacio ĉe kromosoma loko x kaŭzas recesivan fenotipon en duploida organismo, kaj ke mutacio ĉe alia kromosoma loko y kaŭzas la saman recesivan fenotipon. Se organismo, kiu heredis kaj la mutacion ĉe x en unu kromosomo kaj la mutacion ĉe y en la alia kromosomo en la paro, montras la recesivan fenotipon, do laŭ la cis-trans-testo, la lokoj x kaj y apartenas al la sama cistrono. La cistrono estas la grupo de kromosomaj lokoj, kiuj apartenas kune laŭ la cis-trans-testo.

Regiono de DNA (ekz. operono), kiu enhavas pli ol unu cistronon, nomiĝas plurcistrona.

Historio[redakti | redakti fonton]

La termino cistrono estis inventita de la Usona sciencisto Seymour Benzer en 1957.[2] La nomo estas mallongigo de cis-trans-testa regiono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]