Cité du train
Cité du train | |||||
---|---|---|---|---|---|
nacia muzeo fervoja muzeo | |||||
Lando | Francio vd | ||||
Situo | Mulhouse | ||||
Poŝtkodo | 68200 | ||||
Estiĝo | 19-a de junio 1976 | ||||
Malfermo | 12-a de junio 1971 | ||||
Koordinatoj | 47° 45′ 2″ N, 7° 17′ 38″ O (mapo)47.7505567.293889Koordinatoj: 47° 45′ 2″ N, 7° 17′ 38″ O (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 91 774 (2002) | ||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.citedutrain.com/ | ||||
La Cité du Train (Urbo de la Trajno) - Heredaĵo SNCF (Nacia societo de la francaj fervojoj kaj per sigeloj SNCF), en Mulhouse, estas la plej granda fervoja muzeo de Eŭropo.
Kolekto
[redakti | redakti fonton]La muzeo entenas la nuran ĝeneralan kolekton de la historio de la francaj fervojoj. Situanta en Mulhouse (Haut-Rhin), ĝi estas la daŭrigo de la «franca muzeo de la fervojo» (de la eksa nomo de la asocio). Hodiaŭ, la asocio nomiĝas Cité du train - Patrimoine SNCF kaj respondecas pri la konservado de la ĉefaj pecoj de la historia heredaĵo de SNCF. La Urbo de la Trajno ŝirmas hodiaŭ je 60 000 m² plian kolekton de cento da fervojaj maŝinoj, lokomotivoj kaj vagonoj de ĉiuj epokoj.
La SNCF decidis en 1961 la regrupiĝon de la materialoj antaŭgarditaj en la eksa deponejo de Chalon-sur-Saône kaj tiu de Sézanne. Tiu regrupiĝo permesas la eldonon en 1965 de katalogo "Fervojoj de hieraŭ por franca fervoja muzeo" per la franca asocio de la amikoj de la fervojoj (AFAC).
Estis pro la iniciato de du pasiulaj fervojistoj, nome la mulhuza industriisto Jean-Mathis Horrenberger (direktoro de tekstaĵa fabriko) kaj la pariza spertulo en fervoja historio Michel Doerr, kial en 1971 naskiĝis la muzeo. En 1976, la novaj konstruaĵoj de la aktuala muzeo ricevis siajn unuajn vizitantojn.
Dua parto de ekspozicio estas malfermita al la publiko en 1983 kaj la muzeo ricevas 100 000 vizitantojn jare (106 050 en 2019).