Ciutadella de Minorca (katalunlingva prononco: [siwtəˈðeʎə ðə məˈnɔrkə]) aŭ simple Ciutadella kaj Ciudadela en la hispana (citadelo)) estas urbo kaj municipo en la okcidenta pinto de Menorko, unu el la Balearoj (Hispanio). Ĝi estas unu el la du ĉefaj urboj de la insulo, kune kun Maono. Ĝi estas la urbo kun plej da loĝzntoj en Menorko (29.282 loĝantoj en 2014) kaj sidejo de la episkopo de la insulo. Ĝi estis ĉefurbo de la insulo ĝis la angla okupado en 1714. Fine de 2009 Ciudadela superis laŭ nombro da loĝantoij Maonon, kiu estis antaŭe la plej loĝata municipo de Menorko.