Civitendio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Civitendio

emblemo

MediaWiki website • interreta enciklopedio
Aŭtoroj
Aŭtoro Larry Sanger
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
vdr

Civitendio (angle Citizendium ("a citizens' compendium of everything"), do Civitana kompendio de ĉio) estas projekto proponita de la antaŭa kunfondinto de Vikipedio Larry Sanger je la 15-a de septembro 2006, intencita komenciĝi kiel "progresiva kaj iompostioma forkiĝo" de la angla Vikipedio. Le celo estas krei pli fidindan enciklopedion, en kiu specialistoj de diversaj fakoj (nomataj "redaktistoj") aprobas bonajn versiojn de artikoloj kaj havas apartan aŭtoritaton en disputoj kun/inter normalaj aŭtoroj. Ĉiu aŭtoro devas esti registrita per sia vera nomo. La redaktistoj (specialistoj) devas publike pruvi sian kompetenton en sia fako. Sed ĉi tiuj redaktistoj ne estas la ekvivalento de la Vikipediaj administrantoj: Por tio ekzistas aparta kategorio de aŭtoroj, nomotaj "gardistoj".

Same kiel la Vikipedio, la Civitendio estas vikio kaj uzos la GFDL-licenson. Komence ĝi transprenos ĉiujn artikolojn el la Vikipedio. Kiam ekzistas aprobita versio de artikolo, la normalaj legantoj vidas nur tiun, dum la dinamika versio de la artikolo videblas nur por registritaj aŭtoroj.

Civitendio redakte ekfunkciis en oktobro 2006, kaj publike ekvideblis en marto 2007. Komence estis planoj iam poste aldoni pliajn lingvojn krom la angla lingvo, sed ĝis septembro 2013 ĝi fakte restis anglalingva, kaj momente ne plu probablas plurlingvigo.

Larry Sanger komence de la projekto fiere anoncis ke "Civitendio baldaŭ provos detronigi la Vikipedion kiel la vizitendan lokon por ĝeneralaj informoj en la interreto".

Ĝis la 27-a de oktobro 2011, la retejo havis malpli ol 100 aktivajn aŭtorojn. En aŭgusto 2013, ĝi havis 16484 artikolojn, el kiuj 165 atingis abrobon kiel ĉefartikolo, kaj ĉirkaŭ 10 aŭtoroj faris almenaŭ 20 redaktoj monate. La gvida eldonisto estas Anthony Sebastian.