Clathrus archeri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Clathrus archeri
Clathrus archeri
Clathrus archeri
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Unikonta
Superregno: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: Klabfungoj Basidiomycota
Subfilumo: Agaricomycotina
Klaso: Agaricomycetes
Subklaso: Phallomycetidae
Ordo: Phallales
Familio: Phallaceae
Genro: Clathrus
Clathrus archeri
(Berk.) Dring 1980
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ruĝ-krura fungo aŭ ruĝ-tentakla fungo (Clathrus archeriAnthurus archeri) estas fungo simila al la orientpacifika ruĝa polpo.

Ĝi estis kunportita en Eŭropon el Aŭstralio. Oni trovis ĝin unuafoje en Eŭropo en 1914 en la Vogezoj ĉe La Petite Raon. La unua ekzemplero aperis en Germanio en 1937 en Supra Bavario. En Hungario aperis en la 1960-aj jaroj.

La juna fungo kreskas kiel sorĉa ovo, poste rapide elformiĝas la 4-7 ruĝaj "kaptokruroj", kiuj povas longi ĝis 12 cm. La kruroj estas sporade kovritaj per malhela muka amaso, entenante sporojn kaj ellasante malbonan odoron similan al kadavraĵo.

Oni supozas, ke la fungo uzas iuspecan mimikron por altiri per la putriĝanta odoro insektojn (muŝojn), kiuj disportas la sporojn de la fungo kaj tiel helpas ties disvastiĝon.

Apero[redakti | redakti fonton]

Ĝi kreskas de julio ĝis septembro, ĉefe en arbaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]