Clavinet
Clavinet aŭ (eo: elektrona klavikordo) estas analoga, elektro-mekanika klavarinstrumento kun 60 klavoj, kiun konstruis Hohner en Germanujo. La sono similas al tiu de klaviceno. Clavinet, evoluigita kiel „elektrona klavikordo“, estis uzata aparte en la 1970-aj jaroj de multaj funko- kaj roko-registraĵoj.
Songenerado
Clavinet havas por ĉiu tono diagonale streĉitan, agordeblan kordon, kiu je unu finaĵo estas volvokovrita per lano por oscilodampado. Sub ĉiu klavo de la klavaro troviĝas bolto (tangento), kiu dum premado de la klavo frapas la kordon sur malgrandan amboson. La kordo oscilas nun en la nedampita parto, kaj elektromagneta sonprenilo ricevas la osciladojn. Malprenado de la klavo denove dampas la tutan kordon. Laŭteco kaj karaktero de la sono povas esti influataj per frapdinamiko. Pro generitaj krombruetoj je ĉi tiu songenerado (klare aŭdebla „plop“-sono), ekestas karakteriza „eksoniga sono“, kiun multaj ludantoj vere volas kaj komprenas kiel grava elemento de la sono.
Clavinet havas enkonstruitan antaŭamplifikilo-filtro-elektronikon, kiun subtenas 9V-baterio aŭ konvena kontaktilo. Je la modeloj D6 kaj E7 troviĝas maldekstre de la klavaro la reguliloj por ĝustigi la sonon. Ili estas surskribitaj per „Brillant“, „Treble“, „Medium“, kaj „Soft“ same kiel „A/B“ kaj „C/D“ kaj allasas rapidan ŝanĝon de la sonkaraktero.
Por prisonigi ĉambron Clavinet bezonas konvenan povumo-amplifikilon kaj postsekvan laŭtparolilon.
Versioj
Ekzistas diversaj versioj de Clavinet, kiuj dum la jaroj surmerkatiĝis:
Hohner Clavinet I,
Hohner Clavinet II,
Hohner Clavinet L,
Hohner Clavinet C,
Hohner Clavinet D6, la verŝajne plejofte disvastigita
Hohner Clavinet E7, kiu tre similas al D6
Hohner Clavinet/Pianet Duo, kiu estas kombinaĵo inter Clavinet kaj Pianet; jen oni povas ludi aŭ unu el la du instrumentoj aŭ senŝtupe miksi.
Aŭdekzemploj
- Stevie Wonder: „Superstition“
- Billy Preston: „Outa Space“
- Herbie Hancock: „Chameleon“
- Maceo Parker: „To Be Or Not To Be“
- Lonnie Liston Smith: „Voodoo Woman“
- Tina Turner: „Nutbush City Limits“
- Nina Hagen Band: „Auf’m Bahnhof Zoo im Damenklo“
- Pink Floyd: „Shine On You Crazy Diamond“
- Steely Dan: „Kid Charlemagne“
- Umfassende Sammlung aller bedeutenden Musiktitel mit dem Clavinet
- Klangbeispiele der verschiedenen Clavinet-Modelle im Video
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Handbücher, Schaltpläne und Klangbeispiele zum Clavinet
- Ausführliche Seite zum Hohner Clavinet und dessen Wartung (eng.)
- Kleine Seite zum Thema
- Seite zu John Paul Jones’ (Led Zeppelin) Clavinet
- Längerer Artikel der Seite „Electronic Musician“ zum Thema
- Artikel auf französisch zum Thema
- Detailbilder vom Clavinet 1, Clavinet L und Clavinet D6