Clement Studebaker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clement Studebaker
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1831 (1831-03-12)
en Tyrone Township
Morto 27-an de novembro 1901 (1901-11-27) (70-jaraĝa)
en South Bend
Tombo Riverview Cemetery
Ŝtataneco Usono
Subskribo Clement Studebaker
Familio
Infano Clement Studebaker, Jr.
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Clement STUDEBAKER (nask. 12-an de marto 1831, Pinetown, Pensilvanio, Usono; m. 27-an de novembro 1901, South Bend, Indiana) estis usona industriisto, kies familia entrepreno iĝis plej granda ĉareg-fabriko de la mondo, poste estis gvidanta aŭtomobilindustrian firmaon (por mallonga tempo).

Henry Studebaker malfermis kun sia frato en 1852 forĝistan kaj ĉaregfabrikan uzinon en South Bend. Post kiam en 1858 ankaŭ John Mohler Studebaker aliĝis al la fratoj, la entrepreno liveris ĉaregojn al la evolu-agrikultura mezokcidenta parto de Usono. Dum la Usona enlanda milito, la entrepreno ricevis grandajn ŝtatajn mendojn kaj tiel la entrepreno registriĝis en 1868 kiel Studebaker Brothers Manufacturing Company. Tiam aliĝis nova frato, Peter Everst Studebaker, dum la 5-a frato Jacob Franklin Studebaker aliĝis en 1870 kaj li fondis filion en St. Joseph (Missouri), kie li helpis ekipadon de novaj setlantoj.

La entrepreno produktis pli ol 750.000 ĉaregojn dum sia ekzisto.

La Studebaker-fratoj komencis eksperimentojn, evoluigojn en 1897 pri aŭtomobiloj. La firmao produktis en 1902 jam elektrajn aŭtomobilojn, en 1904 benzinmotorajn veturilojn. La Studebaker Corporation (ekde 1911) unuiĝis en 1954 kun Packard Motor Car Company. La entrepreno ĉesigis la produktadon en 1963 (Usono) kaj 1966 (Kanado).