Saltu al enhavo

Cleto Galvão da Silva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Cleto Galvão da Silva
Persona informo
vdr

Cleto Galvão da Silva (naskiĝis la 1-an de junio 1935; mortis la 6-an de junio 2016) policisto, estis brazila esperantisto dum la fino de la 20-a ĝis la komenco de 21-a jarcento en brazila Federacia Distrikto. Li esperantistiĝis en la jaro 1991, kiam faris bazan kurson ĉe la sidejo de Brazila Spiritisma Federacio.

Cleto alvenis Braziljon en la 16­a de aŭgusto 1966 kune kun 1200 policistoj el Rio­ de Janeiro, kiam estis ĉanĝita la ĉefurbo de Brazilo.

Li estis kunfondinto de TEK (Tagvatinga Esperanto-Klubo) kaj kasisto de Brazila Esperanto-Ligo.