Clint Mathis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clint Mathis
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1976 (1976-11-25) (47-jaraĝa)
en Kanjerso
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Suda Karolino • Heritage High School
Familio
Edz(in)o Tracey Winzen
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Clint Mathis estas usona futbalisto. Li naskiĝis la 25-an de novembro 1976 en Conyers (esperante Kanjerso) en Georgio, Usono. Dum sia profesia futbalista kariero li membris en la unuaj viraj teamoj de la kluboj Los Angeles Galaxy (1998-2000), New York Red Bulls (2000-2003), Hannover 96 (2004-2005), Real Salt Lake (2005), Colorado Rapids (2006), New York Red Bulls denove en 2007, Ergotelis (Εργοτέλης) FC en Grekio (2008), Real Salt Lake denove en 2008-2009, kaj fine Los Angeles Galaxy en 2010. Kadre de tio, li kun-konkuris en la Unua germania ligo de futbalo kaj en la Granda Ligo Futbala de Usono. Krome li ekde 1998 ĝis 2005 membris en la Usona nacia teamo de futbalo - en tiu tempo li ludis en 46 matĉoj kaj atingis 12 golojn. Interalie li partoprenis la usonajn matĉojn de la Futbala Mondpokalo 2002.

en 2007