Cna (alfluanto de Mstino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cna
ruse: Цна
rivero
La rivero Cna en la urbo Viŝnij Voloĉjok
Lando Rusio Rusio
Regiono Tvera provinco
Urbo
Fontrivero Valdaja Altaĵo
 - koordinatoj 57° 11′ 40″ N 33° 57′ 08″ O / 57.19444 °N, 33.95222 °O / 57.19444; 33.95222 (mapo)
Enfluejo La lago Mstino
 - situo Tvera provinco
 - koordinatoj 57° 37′ 38″ N 34° 31′ 34″ O / 57.62722 °N, 34.52611 °O / 57.62722; 34.52611 (mapo)
Longo 160 km (99 mi)
Akvokolektejo 4 140 km² (414 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 37,0 /s
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
Vikimedia Komunejo: Tsna river (Tver oblast)

Cna (ruse Цна) estas rivero en la Eŭropa parto de Rusio, en la Tvera provinco. La rivero enfluas en la lago Mstino ĉe la urbo Viŝnij Voloĉjok. Cna apartenas al la baseno de la Balta Maro.

Priskribo[1][redakti | redakti fonton]

La nomo de la rivero, verŝajne, originas el praprusa lingvo, de la vorto “tusna” – “mallaŭta”, “silenta”.

Cna aperas el marĉoj en Valdaja Altaĵo. La longo de la rivero estas 160 km. La rivera dekliveco estas de 2–4‰ ĉe la komenco ĝis 0,3‰ ĉe la fino, averaĝe 0,8‰. Areo de la baseno estas 4140 km2.

Antaŭ la fino de Cna troviĝas la baraĵlago de Viŝnij Voloĉjok. Post la baraĵlago la rivero fluas ĉirkaŭ 7 km kaj enfluas en la lago Mstino. Preskaŭ tutaj tiuj 7 km la rivero fluas tra Viŝnij Voloĉjok.

Ekde la tempo de la mezepoka vojo “el varengoj al persoj” estas grava parto de akvovojo el Volgo la lagon Ilmenj al Nogorod, kaj poste al Sankt-Peterburg.

La baraĵlago de Viŝnij Voloĉjok estas rezerva fonto de akvo por la Moskva Kanalo. Ĉe baraĵlago troviĝas du hidroelektraj centraloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Е.С. Повалишникова, la artikolo Цна en la reta scienc-populariga enciklopedio “Akvo de Rusio”.