Code Lyoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Code Lyoko
animacia televida serio • libroserio
Ankaŭ konata kiel Kodo Lioko
Originala lingvo franca lingvo
Origina lando  Francio
Ĝenro aventuro, sciencfikcio
Kreita de Tania Palumbo, Thomas Romain
Reĝisoro Jérôme Mouscadet
Komenca muziko "Un monde sans danger"
Lingvo(j) Francio la franca
Amplekso
Sezonoj 4 sezonoj
Epizodoj 96 epizodoj
Daŭro sen reklamoj 24 minutoj, proksimume
Produktado
Produktisto(j) Christophe di Sabatino, Benoît di Sabatino kaj Nicolas Atlan
Elsendo
Origina televidreto Francio France 3
Francio Canal J
Elsendita la 3-an de septembro 2003 – la 10-an de novembro 2007
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Code Lyoko (Kodo Lioko) estas franca animacia serio kreita de Thomas Romain kaj Tania Palumbo en la jaro 2003 . Ĝi estis produktita de Antefilms (unua sezono) kaj MoonScoop (dua sezono kaj plue), en asocio kun France 3 kaj Canal J. Ĉi tiu serio uzas du-dimensian animacion por realmonda prezentado kaj tri-dimensian animacion por Lyoko, la komputila mondo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La serio baziĝas sur la pilot-epizodo Garage Kids. Code Lyoko temas pri kvar adoleskaj studantoj, kiuj studas ĉe Academio Kadic, nomataj Jeremie, Yumi, Odd kaj Ulrich, kiuj malkovras Aelita-n, virtualan homon, kaj vojaĝas al Lyoko per skaniloj situantaj en malnova forlasita fabriko, proksima de la lernejo. Ilia komisio estas defendi Teron kontraŭ XANA.

XANA estas komputila viruso, kiu eniras la superkomputilon de la fabriko kaj atakas Lyoko-n, la virtuala mondo kreita de de Franz Hopper (eksa instruisto kaj ankaŭ la patro de Aelita), por atingi mondregadon. Ĝi atakas la mondon per aktivigo de la "turoj" de Lyoko, kutime unu post la alia, kiuj funkcias kiel ligiloj al la reala mondo. Tri el la kvar amikoj devas virtualigi sin per la skaniloj, por helpi Aelita-n trovi la aktivan turon. Estas proksimume kvardek turoj disigitaj tra la kvin areoj de Lyoko: glaciejo, dezerto, arbaro, montaro kaj Cartago (la centra zono). Jeremie restas en la fabriko kaj respondecas pri detektado de la malsamaj komputilaj monstroj, kaj li estas tiu, kiu gvidas siajn amikojn dum ili estas en Lyoko. La aliaj batalas kontraŭ tiuj monstroj, kiujn XANA sendas.

Por malŝalti la turon, Aelita devas eniri en ĝin kaj tajpi la kodon (Lyoko), kaj tiel ĉesigi XANA-n kaj ĝian atakon al la reala mondo. Post tio, la superkomputilo povas komenci la "revenon al la pasinteco" se la atako de XANA gravegis, kaj nur la herooj restas kun la memoroj de tiu atako.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]