France Télévisions
| France Télévisions | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| FRANCE TELEVISIONS | |||||
| ŝtata entrepreno state broadcaster (en) | |||||
| Komenco | 7-a de septembro 1992 vd | ||||
| Geografia situo | 48° 50′ 20″ N, 2° 16′ 17″ O (mapo)48.8388888888892.2713888888889Koordinatoj: 48° 50′ 20″ N, 2° 16′ 17″ O (mapo) | ||||
| Lando(j) | Francio vd | ||||
| Sidejo | Parizo | ||||
| Adreso | 7 Esplanade Henri-de-France, 75015 Paris | ||||
|
| |||||
| Moto | Notre point commun. | ||||
| Fondinto(j) | Jack Lang • Catherine Tasca vd | ||||
| Posedata de | French State vd | ||||
| Filioj | Fondation France Télévisions (en) France Télévisions Distribution (en) france.tv studio (en) TV5 Monde Canal France International (2004–2017) | ||||
| |||||
| Agokampo | televido • audiovisual production • reklamo • radiofonio | ||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
| Jura formo | société anonyme à conseil d'administration s.a.i. | ||||
France Télévisions (stiligita kiel france·tv) estas franca publika televidkompanio, formita per la unuiĝo en 1992 de du televidkanaloj: France 2 (antaŭe konata kiel Antenne 2) kaj France 3 (iama FR3), al kiuj la aliaj publikaj kanaloj poste estis integritaj. Tiu kuniĝo ricevis la markonomon France Télévision. La nuna France Télévisions estis fondita la 1-an de aŭgusto 2000. Ekde 2010 ĝi estas anonima societo, en kiu la ŝtato posedas cent elcentojn de la akcioj.[1] Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Parizo.
La grupo estas referenca akciulo de kvin tem-kanaloj: Ma Planète, Planète Thalassa, Gulli, Mezzo kaj Euronews, kaj partoprenas en la kapitalo de kvar societoj ligitaj al internaciaj engaĝiĝoj de Francio: France 24, CFI, TV5 Monde kaj ARTE.
Strukturo
[redakti | redakti fonton]- 4 naciaj metropolaj kanaloj: France 2, France 3, France 4 kaj France 5.
- transmara reto kun Outre-Mer 1ère, la iama kanalo France Ô, kiu pritraktis la transmarajn departementojn de Francio.
France Télévisions havas plurajn filiojn:
- de produktado: MFP, France 2 Cinéma kaj France 3 Cinéma.
- de komunikado: France Télévisions Publicité, France Télévisions Interactive.
- Pri mastrumado de derivitaj rajtoj: France Télévisions Distribution.



