Comino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Comino
Blua Laguno (en la fono Gozo)
Blua Laguno (en la fono Gozo)
insulo
Akvejo Mediteraneo
Geografia situo 36° 0′ 40″ N, 14° 20′ 19″ O (mapo)36.01111111111114.33861111111175Koordinatoj: 36° 0′ 40″ N, 14° 20′ 19″ O (mapo) f1
Comino (Malto)
Comino (Malto)
DEC
Comino
Comino

Map

Longo 2,6 kmf2
Larĝo 2,1 kmf3
Areo 3 km² f4
Plej alta loko Redoubt Hill
75 mf5
Loĝantaro 3 (2017)
1 loĝ./km²
Ĉefa loko Comino
Satelita foto de Gozo (maldekstre) kaj Comino (dekstre)
Satelita foto de Gozo (maldekstre) kaj Comino (dekstre)
vdr
Aerbildo de Comino
Blua Laguno inter la insuloj Comino kaj Cominotto
Kavernoj de Comino

Comino (malte Kemmuna; [komino]) estas la plej malgranda de la tri ĉefaj insuloj de la malta insularo. Ĝi havas kvar konstantajn loĝantojn kaj politike apartenas al la komunumo de Għajnsielem de la aŭtonoma distrikto kaj ministerio Gozo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La insulo Comino situas inter la ĉefinsulo Malto en la sudo kaj Gozo en la nordo en Mediteraneo sude de Sicilio. Ĝia areo estas 2,7 km². Ĝia nomo devenas de la kumino, unu el la plantoj kiuj povas kreski sur ĝia arida grundo. La insulo nuntempe estas naturrezervejo. La sudokcidenta bordo de la insulo estas subfosita de multnombraj impresaj kavernoj. En la okcidento de Comino situas la malgranda insuleto Cominotto, kaj inter Comino kaj Cominotto troviĝas la tiel nomita Blua Laguno, kiu havas sian nomon de la mirinda blua koloro, en kiu ĝi brilas.

Konstruaĵoj sur Comino[redakti | redakti fonton]

La ĉefa konstruaĵo estas la Hotelo Comino en nordo de la insulo kun 95 hotelĉambroj en la Golfo San Niklaw, krome ekzistas ferikabansetlejo kun 46 feriloĝejoj kaj la malgranda preĝejo Annunciation en la Golfo Santa Marija en la nordoriento de la insulo, policejo, la turo Santa Marija kaj iama kvarantenejo, kie vivas la fiksaj loĝantoj de la insulo. Apud la blua laguno krome situas du budoj, kie aĉeteblas manĝajoj kaj trinkaĵoj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La hotelo Comino organizas pramoservon al la havenoj de Mġarr sur la insulo Gozo kaj Ċirkewwa sur la insulo Malta. Dum la turismaj sezonoj ankaŭ okazas ŝipekskuroj al la insulo, kiuj ekas en Sliema.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la greka tempo la insulo nomiĝis Ephaestia. Sur Comino jam setlis homoj dum la bronzepoko. Ĉe la okcidenta bordo estis trovitaj tomboj el la fenicia epoko. Dum la mezepoko dumtempe ĝis 200 homoj vivis sur Comino kaj kultivis kumenon, de kiu la insulo ricevis sian nomon. Dum tiu epoko Comino estis sidejo de piratoj, kiuj trovis en la multnombraj kavernoj de la insula marbordo bonajn kaŝejojn. Komence de la 17-a jarcento la piratoj estis forpelitaj de la johanitoj. La johnaita grandmastro Alof de Wignacourt en la jaro 1618 la fortikaĵokonstruisto Vittorio Cassar konstruis gardoturon, kiu nuntempe nomiĝas Santa-Marija-Turo. Dum la militoj kontraŭ la turkoj en ĝi servis 130 soldatoj, kaj ĝi disponis pri 18 kanonoj. En la 16-a kaj 17-a jarcentoj Comino estis karcerinsulo. Ekde 1814 la britoj regis sur la insularo. Ili instalis sur Comino kvarantenejon por maristoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]