Conselho Monetário Nacional

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Conselho Monetário Nacional
ŝtata organizaĵo
Lando(j) Brazilo vd
vdr
5-kruzejra monbileto, subskribita de José Maria Alkmin, kiel prezidanto de CMN.

Conselho Monetário Nacional (Nacia Mona Konsilantaro), mallongigo CMN, estas la plej alta instanco de la brazila financa sistemo (SFN) kaj respondecas pri formulado de la politikoj valuta kaj kredita. Ĝia celo estas la landaj disvolviĝoj socia kaj ekonomia krom valutstabileco.

CMN estis kreita kune kun la Centra Banko de Brazilo, per leĝo n-ro 4.595, la 31-an de decembro 1964, kaj komencis sian agadon 90 tagojn poste, la 31-an de marto 1965.

CMN-konsisto:

CMN-membroj kunvenas unufoje monate por diskuti pri aferoj kiel ekzemple:

  • adapti la volumenon de pagrimedoj al la realaj bezonoj de la ekonomio;
  • reguligu la internan kaj eksteran monvaloron kaj la pagobilancon;
  • gvidi la aplikon de rimedoj de financaj institucioj;
  • antaŭenigi la plibonigon de institucioj kaj financaj instrumentoj;
  • certigi la likvidecon kaj solvemon de financaj institucioj;
  • kunordigi monajn, kreditajn, buĝetajn kaj internajn kaj eksterajn publikŝuldajn politikojn.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retpaĝaro pri CMN sur la retejo de la brazila registaro portugale