Cory Doctorow
Cory Doctorow | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Cory Efram Doctorow | |||||
Naskiĝo | 17-an de julio 1971 (51-jara) en Toronto | ||||
Religio | ateismo [#] | ||||
Lingvoj | Kanada angla [#] | ||||
Loĝloko | Toronto • Los-Anĝeleso [#] | ||||
Ŝtataneco | Kanado • Unuiĝinta Reĝlando • Usono [#] | ||||
Alma mater | Avondale Secondary Alternative School [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Gordon Doctorow [#] | ||||
Edz(in)o | Alice Taylor [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | sciencfikcia verkisto • blogisto • redaktisto • ĵurnalisto • verkisto • aŭtoro • podkastisto • partoprenanto de internacia forumo • website content writer [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Down and Out in the Magic Kingdom ❦ Little Brother [#] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cory DOCTOROW (17-a de julio 1971 en Toronto, Kanado —) estas kanada-brita juda verkisto de sciencfikcio, blogisto, prelegisto kaj ĵurnalisto. Li subtenas fleksebligon de kopirajtaj leĝoj kaj eĉ publikigis plurajn el siaj libroj uzante la Krean Komunaĵon-permessistemon por kelkaj verkoj, kaj fikcia kaj malfikcia. Liaj laboro ofte temas pri kontrolado en la socio teknologia kaj la rilato inter homoj kaj teknologio. Li estas laborinta por Electronic Frontier Foundation kaj kiel profesoro vizitanta en la Universitato de Suda Kalifornio.
Fikcio[redakti | redakti fonton]
Down and Out in the Magic Kingdom, la unua romano de Doctorow publikiĝis je januaro en 2003 kaj estis la unua romano publikita kiel Creative Commons-permesa verko. La permesilo rajtigis legantojn disdoni la version ciferecan se ili ne profitis mone kaj ne sur ĝi bazis novajn verkojn. La du verzioj, kaj la papera kaj la cifera, samtempe publikiĝis.
Je marto en 2003, Down and Out in the Magic Kingdom, republikiĝis kun nova permesilo, kiu permesas bazi novajn verkojn sur ĝi (kiel fanfikcio), sed daŭre malpermesas mone profiti. Sekveca rakonteto, nomigita Truncat, publikiĝis je Salon.com je aŭgusto 2003. La aliaj du romanoj de Doctorow uzas samajn permesilojn de Creative Commons, kiuj malpermesas bazi novajn verkon sur ĝi kaj pri ĝi mone profiti, sed permesas disdonadon. Ĉiuj havis kaj ciferan kaj paperan verzion publikitan samtempe.
En Esperanto aperis
Estas esperanta traduko de la romano Little Brother traduktita de Edmund Grimley Evans kun la titolo "Malgranda Gefrato". La teksto estas publikiga en retejo kiu permesas ŝanĝi la seksajn pronomojn de la teksto laŭ sia plaĉo.
Eksternaj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Craphound.com — la blogo persona de Cory Doctorow (anglalingva)
- BoingBoing
- Malgranda gefrato - Esperanta traduko de la romano Little Brother