Saltu al enhavo

Cosas que hacen que la vida valga la pena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cosas que hacen que la vida valga la pena
filmo
Originala titolo Cosas que hacen que la vida valga la pena
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 26 nov. 2004
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Juan Amorós
Reĝisoro(j) Manuel Gómez Pereira
Produktisto(j) César Benítez León
Scenaro Joaquín Oristrell • Yolanda García Serrano
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Bingen Mendizábal • Antonio Martínez Ares
Rolantoj Ana Belén • Eduard Fernández • José Sacristán • María Pujalte • Rosario Pardo • Raúl Arévalo • Carmen Balagué • Fernando Colomo
Produktinta firmao BocaBoca
IMDb
vdr

Cosas que hacen que la vida valga la pena (Aferoj kiuj faras, ke la vivo meritu la penon) estas filmo de 2004 reĝisorita de Manuel Gómez Pereira. La filmo ricevis diversajn premiojn kaj nomumojn.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Hortensia Ocaña Yebra (Ana Belén) estas kvardekjarulino kiu laboras en dungiga servo INEM, divorcita kaj kun du filoj (unu minoritato kunhavita kun sia eks-edzo kaj unu matura jam eksterhejma). Jorge (Eduard Fernández) estas same kvardekjarulo kaj tute seniluziiĝinta; ankaŭ li estas divorcita, kaj havas filinon. Krome li estas sendunga; antaŭe li estis ŝofor-instruisto, sed en akcidento lernanto suferis frapegon kaj restis komata. La eksedzino de Jorge (María Pujalte), harfrizistino, zorgas la filinon kaj vivas kun ĉino. La patro de Jorge (José Sacristán) estas grumblemulo kaj opinias, ke lia filo ne valoras, dum malamas la ĉinan koramikon de la eks-edzino de sia filo.

Jorge kaj Hortensia interkonatiĝas kiam li serĉas dungon ĉe INEM, kie ŝi laboras. Ambaŭ estas aliritaj unu de la alia, sed ĉefe ŝi tion ne konfesas dekomence; poste sekvas malfacilaj rendevuoj, seksumado kaj komplikaĵoj pro hazardoj, en kiuj kaj Hortensia kaj Jorge falas. Kiam ŝi estas superŝutita pro la cirkonstancoj kaj klopodas por abandoni sian nova koramikon, Jorge malesperas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]