Ponto Craigavon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Craigavon Ponto)
Panorama vido de Ponto Craigavon en 2018.
Ponto Craigavon
Duetaĝa ŝoseponto
vojponto • multi-level bridge [+]

LandoUnuiĝinta Reĝlando
RegionoNord-Irlando
Koordinatoj54° 59′ 26″ N, 7° 19′ 4″ U (mapo)54.9906-7.31778Koordinatoj: 54° 59′ 26″ N, 7° 19′ 4″ U (mapo)

Ponto Craigavon (Nord-Irlando)
Ponto Craigavon (Nord-Irlando)
DEC
Ponto Craigavon
Ponto Craigavon
Lokigo de Nord-Irlando en Britio

Map
Ponto Craigavon
Vikimedia Komunejo:  Craigavon Bridge [+]
vdr

La Ponto Craigavon estas unu el tri pontoj en Derry, Norda Irlando. Ĝi trairas super la rivero Foyle iom pli sude ol la Ponto Foyle kaj la Pacponto. Ĝi estas unu el nur malmultaj duetaĝaj ŝosepontoj en Eŭropo. Ĝi estis nomita laŭ Lord Craigavon, nome unua ĉefministro de Norda Irlando.

La nuntempa ponto estis desegnita de urba arkitekto, nome Matthew A Robinson. Konstruado startis fine de la 1920-aj jaroj kaj finiĝis en 1933. La malsupra etaĝo de la ponto origine eltenis fervojon por ŝarĝovagonoj, sed tiu estis anstataŭita per ŝoseo en 1968. Je ĉiu pinto, kontura murpentraĵo de fervoja stacio markas la iaman fervojon. La 3an de Julio 1968, kiel parto de serio de protestoj kontraŭ stato de loĝado en Derry, la tiucela komitato Derry Housing Action Committee (DHAC) organizis sid-proteston sur la ĵus malfermita dua etaĝo de la Ponto Craigavon.[1]

Paro de bronzaj statuoj formanta skulptaĵon titolitan Manoj super la divido estas ĉe la okcidenta pinto de la Ponto Craigavon ĉe Carlisle Square kaj estis produktita de la skulptisto de Derry nome Maurice Harron.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La ponto Craigavon estas unu el tri pontoj konstruitaj en la areo. La unua ponto super la rivero Foyle estis ligna, muntita en Usono kaj transportita al Derry. Ĝi estis konstruita el 1789–1791, kaj konstruita inter Bridge Street kaj Fountain Hill, ĉirkaŭ 90 metrojn norde de la nuntempa ponto.[3] La strukturo inkludis levoponton ĉar la loĝantoj de Strabane havis navigrajtojn sur la rivero.[4]

En 1863, la ŝtala Ponto Carlisle estis starigita, iom pli supren laŭ la riverfluo, preskaŭ kie nun estas la ponto Craigavon, por anstataŭi la malnovan lignan ponton.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. A Chronology of the Conflict - 1968. Conflict Archive on the Internet (CAIN). Alirita 11a de Julio 2009.
  2. Hands Across the Divide. Conflict Archive on the Internet (CAIN). Alirita 2007-08-23.[rompita ligilo]
  3. 3,0 3,1 Craigavon Bridge. Richmond Centre - When in Derry.... Arkivita el la originalo je 22a de Aŭgusto 2007. Alirita 2007-08-23. Arkivigite je 2007-08-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-22. Alirita 2022-09-02.
  4. The Craigavon Bridge. Go Ireland. Arkivita el la originalo je 2012-07-08. Alirita 2007-08-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-11-17. Alirita 2022-09-02.

54° 59′ 26″ N 7° 19′ 4″ U / 54.99056 °N, 7.31778 °U / 54.99056; -7.31778 (mapo)