Foyle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La rivero Foyle nokte
La Craigavon Ponto

La Foyle (irlande: An Feabhail) estas rivero en la nordokcidenta parto de Irlando, kiu fluas ekde la kunfluejo de la riveroj Finn kaj Mourne ĉe Strabane en Graflando Tyrone, Nord-Irlando, al la urbo Derry, kie ĝi enfluas Lough Foyle-n kaj, fine en la Atlantikon.

La Foyle estas la plej rapide fluanta rivero de Eŭropo, kaj havas la ununuran duetaĝan ponton de Eŭropo (konata kiel la Craigavon Ponto aŭ "malnova" ponto) kiu transiras ĝin.