Pokalo (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Crateris)
Pokalo
konstelacio 
Latina nomo Crater
(genitiva Crateris)
Mallongigo Crt
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
LeonoSekstantoHidroKorvoVirgo 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 10h 45m 0s ... 11h 50m 0s
Deklinacio -24° 30' 0" ... -6° 0' 0"
Areo 282 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 53
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 None
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 3,57
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 84°
Latitudoj de plena videbleco -90° ... 66°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Aprilo
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Pokalo estas konstelacio de la tera ĉielo.

Steloj[redakti | redakti fonton]

  • La alfa stelo de la Pokalo nomiĝas Alkes.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

La korvo en la figarbo

Laŭ la helena mitologio,[1] Apolono donis al sia korvo gravan komision. La korvo devis flugi por ĉerpi akvon per pokalo el la fontoj de la akva teritorio. Survoje, figarbo allogis ĝin, sed la fruktoj ne ankoraŭ estis maturaj. Ĝi decidis do atendi proksime al la arbo ilian maturiĝon. Tio daŭris... kaj dumtempe, ĝi serĉis pretekston por senkulpigi sin pro tiom da malfruo. Ĝi fine diris al Apolono, ke la marserpento, kiu nomiĝas Hidro, fuŝis ĝian ĉerpadon, kaj trinkis la tutan akvon el la pokalo. Kompreneble, Apolono tre bone komprenis la trompaĵon de la korvo. Li ŝanĝis la korvon, la pokalon kaj la hidron en konstelaciojn

Tial, en la kampo de la steloj, por ĉiam flugas la Pokalo Ĝi situas oriente de la Korvo kaj preskaŭ tuŝas la voston de la Hidro, kiu partoprenas la saman legendon. La nomo de la alfa stelo Alkes signifas Cruĉo en la araba lingvo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Les plus belles histoires de la mythologie" (La plej belaj rakontoj de la mitologio), eld. Fernand Nathan, 1978"