Creole Love Call

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Creole Love Call estas balado, kiu nuntempe validas kiel tipa komponaĵo de Duke Ellington. Kiel aŭtoroj estas registritaj krom Ellington Bubber Miley kaj Rudy Jackson. La peco ekestinta en 1927 evoluis al ĵaza normkanto.

Historio de la ekesto[redakti | redakti fonton]

La solena kaj sentoplena peco ekestis onidire laŭ instigo de klarnetisto Rudy Jackson, kiu antaŭludis al Ellington dum gastmuzikado en New Brunswick Hotel bluson kaj sugestis al li, orkestri tiun kaj ludi ĝin per sia orkestro.[1] Ellington instrumentis la pecon, donis al ĝi sian nomon (kiu aludas la opereto-furoraĵon Indian Love Call de Rudolf Friml[2]) kaj intermetis unuan parton de la temo, kiu devenis de Bubber Miley.[3]

La tipe ĝangalostilan aranĝaĵon de la peco, kiun la bando muzikis dum la tuta somero, plifajniĝis la 26-an de oktobro 1927 en sonregistrejo: Kiam la bando de Ellington ludis varmiĝe, kantistino Adelaide Hall, kiu estis invitita al la sonregistrado kaj kiu ne konis la pecon, kantis al tiu kontraŭmelodion Ellington aŭdis tion kaj invitis ŝin kanti ĉi tiun melodion.[4] Je la unua fojo kantvoĉo en ĵazo ne kanti estis aplikata por kanti tekston, sed kiel deviga instrumenta voĉo.[5] „Perfektmaniere ĉi tiu registraĵo perfekte reprezentas ankaŭ la kapablon de Ellington, kunfandi la specifaĵojn de siaj muzikistoj kun siaj sonimagoj, tiel ke poste la kompleta rezulto apenaŭ estas disdividebla.“[3]

La parto, kiun kontribuis Rudy Jackson al la komponaĵo, fakte devenis el „Camp Meetin’ Blues“ de King Oliver. La olivera peco konsistas same kiel la elingtona el du ĉefaj temoj; en Creole Love Call nur la klarnetparto devenas el la komponaĵo de Oliver.[6] Al Ellington ĉi tiun melodion Jackson estis indikinta kiel propra komponaĵo. Post kiam estis aperinta la versio de Ellington kaj King Oliver okupis jurpretendojn, Ellington maldungis Rudion Jackson pro la okazintaĵo; Oliver tamen ne povis realigi siajn pretendojn, ĉar li ne tenis validas kopirajton pri „Camp Meetin’ Blues“.[7]

Evoluo al jaza normkanto[redakti | redakti fonton]

Creole Love Call rapide famiĝis tutmonde. Jam en 1928 Comedian Harmonists enprenis la pecon en sian proramon. La kanto evoluis al klasikaĵo de la diksilanda repertuaro. Earl Hines surdiskigis la pecon en 1971 laŭ aparte sukcesinta versio. Por la moderna ĵazo Rahsaan Roland Kirk evoluigis la pecon, kiun li preskaŭ sole surdiskigis en 1967[3] kaj formis preskaŭ „erotika“.[8] Plurajn jarojn poste ankaŭ Albert Mangelsdorff enprenis la pecon en sian soloprogramon. Oliver Nelson verkis sonregistraĵon de sia grandformata versio Black, Brown and Beautiful kiel omaĝo al Ellington. Ankaŭ „kortuŝas“ la pianista soloversion prezentita per senzorga spontaneco fare de Ellis Marsalis.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Jürgen Schaal (eldonisto): Jazz-Standards. Das Lexikon; Bärenreiter, Kassel, 2004 (3-a eldono); ISBN 978-3-7618-1414-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A. H. Lawrence: Duke Ellington and His World (Londono: Routledge, 2001) p. 91; ISBN 0-415-93012-X
  2. Will Friedwald Jazz Singing: America's Great Voices from Bessie Smith to Bebop and Beyond (New York: Oxford University Press, 1988) p. 57, ISBN 0-684-18522-9
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 H .J. Schaal, Jazz-Standards, p. 106 s.
  4. A. H. Lawrence: Duke Ellington and His World, S. 96
  5. Hans Ruland Duke Ellington: Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten (Oreos 1983), p. 66 samkiel A. H. Lawrence: Duke Ellington and His World, S. 403
  6. James L. Collier: Duke Ellington. Genius des Jazz. Ullstein, Berlino 1999, ISBN 3-548-35839-X; komparu ankaŭ la pli detala muzika analizo je Mark Tucker Ellington: The Early Years (University of Illinois Press 1991) p. 238 sj.
  7. A. H. Lawrence: Duke Ellington and His World, p. 127 s.; por Jackson Barney Bigard venis kiel klarnetisto en la orkestron
  8. W. Friedwald Jazz Singing: America's Great Voices from Bessie Smith to Bebop and Beyond, p. 58