Csárdaszállás

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Csárdaszállás (ĉardasAlAŝ) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Békés (urbo). La nomo signifas ĉardo-(=vilaĝa gastejo)tranoktejo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Békéscsaba.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la regionon. Poste aro da farmoj formiĝis. En la 18-a j.c. ĉardo konstruiĝis apud la vojo, post jarcento ankaŭ fervojo ekfunkciis. La farmoj densiĝis ĉe la ĉardo, el ili naskiĝis la vilaĝo. La loĝantaro okupiĝas pri terkultivo kaj bestbredado. Apud la vilaĝo fiŝkaptista lago troviĝas.

Vilaĝservoj estas lernejo, poŝto.