Csávoly
Aspekto
| Csávoly | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 6448 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 570 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 33 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 46° 11′ N, 19° 9′ O (mapo)46.19119.147Koordinatoj: 46° 11′ N, 19° 9′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 47,43 km² (4 743 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||

Csávoly (ĉAvoj) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Baja.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 47 km²
- Loĝantaro: 2050
- Poŝtkodo: 6448
- Telefonprefikso: 79
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Baja-Szeged. Baja troviĝas 15 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo aperis unuafoje en 1198 en formo Chayol. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Sudslavoj refondigis ĝin en 1734, post 6 jaroj jam preĝejeto pretiĝis. Fine de la jarcento alvenis ankaŭ germanoj el Hungario, kiuj vivis tie ĉi en majoritato. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon kaj kun la regiono formiĝis respubliko. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio, fine alvenis hungaroj el Ĉeĥoslovakio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka katolika preĝejo omaĝe al Ŝanĝiĝo de Nia Sinjoro de 1783, pligrandigita en 1888
- muzeeto pri germaneco kaj sudslaveco
- artefarita lago nomata Bara
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Csávoly naskiĝis episkopo Miklós Bertalan Milassin.





