Muzeul Secuiesc Ciuc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Csíki Székely Múzeum)
Muzeul Secuiesc Ciuc
muzeo
Lando Rumanio vd
Retpaĝo https://www.csikimuzeum.ro/en
vdr

Muzeo Sikula Ĉika (hungare: Csíki Székely Múzeum, rumane: Muzeul Secuiesc Ciuc) estas muzeo en Miercurea Ciuc, (Rumanio). Ĝia rezidejo estas la fortikaĵo Mikó, posedaĵo de loka memgvidantaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita en 1930 je iniciato de anoj de Csíki Székely Múzeum-Egyesület: Pál Péter Domokos instruisto, Imre Nagy pentristo kaj Géza Vámszer instruisto. Ĝia unua ekspozicio estis je pentekosto 1930 en 13 ĉambregoj, en kiuj troviĝis pli ol 130 eksponaĵoj etnografiaj, ekleziartaj kaj artaj. Sed ekde tiam ĝis 1950 ne plu funkciis. Tiam organizis ĝin Dénes Kovács, desegninstruisto je oficiala institucio. Ekde 1968 ĝi fariĝis muzeo de Distrikto Harghita kaj ekde 1994 denove loka muzeo.

Ĝia kolektaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝia havas 85.535 objektojn arkeologiajn, 8.675 etnografiajn, 6.758 malnovajn librojn (de franciskanoj) 809 arkivajn manskribaĵojn, 2.096 numizmatikakaĵojn, 63 juvelojn, 126 armilojn, 7.725 art- kaj dekoracikreaĵojn, 6.271 artherdaĵojn de pentristo Imre Nagy, 1.158 diapozitivojn, 4.018 fotografaĵojn, 56.380 fotonegativojn, 3.536 naturaĵojn kaj aliajn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.