Pál Péter Domokos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

DOMOKOS Pál Péter (domokoŝ) estis rumanuhungara/hungara historiisto, muziketnografo naskita en Várdotfalva la 28-an de junio 1901 kaj mortinta en Budapest la 19-an de februaro 1992. Li estis la patro de literaturhistoriisto Péter Domokos.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Domokos studis en Ĉikŝomjo kaj Debrecen, li instruis en Karcfalva. En Budapeŝto studis matematikon, fizikon, kemion kaj muzikon. Reveninte en 1926 li instruis en Miercurea Ciuc en pedagogia lernejo. Li estis unu el iniciantoj de la aranĝaĵo Ezer székely leány napja (Tago de miloj da sikulaj fraŭlinoj). En 1929 li iris unuan fojon inter Csángókjn. Li denove instruis en Kézdivásárhely, por tri jaroj estis kantoro en Gyergyóalfalu ĝis 1836. En 1943 summa cum laude doktoriĝis pri etnografio, historio de Orient-Eŭropo kaj hungara literaturo en Koloĵvaro. En aŭtuno 1944 li fuĝis kun sia familio al Budapeŝton kaj ekde 1945 fariĝis registara oficisto, de kie oni maldungis lin en 1948. Iom da tempo mastrumadis, laboris kie korplaboristo kaj denove instruis, lastfoje ĝis sia pensiuliĝo en 1961 en gimnazio Attila József. Li estis la unua ĉefredaktoro de gazeto Csíki Néplap.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A moldvai magyarság, 1931 (6. kibővített kiadás Fekete Sas, Budapest, 2001 ISBN 9639352098)
  • Adalékok Moldva történetéhez, Kolozsvár, 1940
  • Mert akkor az idő napkeletre fordul. Ötven csángómagyar népdal. Kolozsvár, 1940
  • Rezeda. 96 csángómagyar népdal. Budapest: Zeneműkiadó, 1953
  • „…édes Hazámnak akartam szolgálni…”, Budapest, 1979
  • Rendületlenül. Áron Márton, Erdély püspöke, Szeged, 1989

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]