Csaba Kákosy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Csaba Kákosy [ĉaba kAkoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kákosy Csaba estas hungara politikisto, ministro, juristo.

Csaba Kákosy [1] naskiĝis la 4-an de julio 1969 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Csaba Kákosy akiris juran diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1994, post 2 jaroj li doktoriĝis (PhD). Antaŭ la doktoriĝo li ankaŭ instruis en la universitato. Inter 1996 kaj 2001 li laboris en OECD en Parizo kiel delegito de Hungara Nacia Banko, poste en Budapeŝto en la menciita banko. Inter 2004 kaj 2007 li havis postenon en ministerio. En la jaroj 2007 kaj 2008 li estis ministro pri ekonomio kaj transporto en Dua Kabineto Gyurcsány, poste li forlasis la politikon. En 2011 li establis financan firmaon. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]