Csilla Gábor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Csilla Gábor
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1963 (1963-07-06) (60-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Universitatea Babeș-BolyaiKatolika Universitato Pázmány Péter
Familio
Patro Dénes Gábor
Okupo
Okupo literaturhistoriisto
vdr

GÁBOR Csilla [ga:bor ĉila] estas rumania hungara literaturhistoriistino, universitata profesorino. Ŝi naskiĝis en Kluĵo la 6-an de julio 1963. Ŝi estas la filino de bibliografo Dénes Gábor.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Csilla Gábor apartenas al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste akiris diplomon en UBB de Kluĵo en 1986 pri hungara-angla lingvoj kaj ŝi doktoriĝis en 1999 en Universitato Lajos Kossuth. Ŝi akiris plian diplomon en Katolika Universitato Péter Pázmány en 1994.

Jam post la unua diplomo ŝi instruis en lernejo, de 1992 ŝi estas ano de la Hungara Katedro de Literaturscienco de UBB de Kluĵo. Inter 2002–2005 ŝi estis docento, ekde 2004 vicdekano, ekde 2005 universitata instruisto. Ŝiaj esplorkampoj estas la hungara literaturo antaŭ 1772, la eklezia literaturo, la historio de retoriko. En 2019 ŝi estis elektita ekstera membro de Hungara Scienca Akademio.

Ŝiaj redaktoj en volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Keresztyéni felelet: Hitviták a 16–17. században (2013)
  • Magyar Magyar krónikák és legendák (2013)
  • Nyelv, lelkiség és regionalitás a közép- és kora újkorban (2013)
  • Doctrine – Virtue – Memory: Seventeenth-century Hungarian Devotional Literature in European Context (2007)

Elektitaj studoj[redakti | redakti fonton]

  • Fordítás és nyelvteremtés a XVII. század irodalmi gyakorlatában=Magyarul megszólaló tudomány: Apáczai enciklopédiájának ösztönzése és példája a magyar tudományos nyelv és stílus megteremtésében (2004)
  • Teológia és poézis: Aquinói Tamás, a trubadúr, in A fordítás kultúrája – szövegek és gyakorlatok (2010)
  • Trient után – bibliafordítás, bibliafilológia, lelkiségi hagyományok = Fejezetek a kora modern esztétikai gondolkodás történetéből (1450–1650) (2013)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • [1]
  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.