Cuandixia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuandixia.

Cuandixia (ĉine 爨底下村, pinjine: Cuàndǐxia Cūn), literumita ankaŭ Chuandixia, Kuandiksia, Ĉuandiksia (en ĉina: 川底下村), estas historia vilaĝo datita el la Ming dinastio en Zhaitang (斋堂镇), Mentougou Distrikto en Pekino, Ĉinio. Ĝi estas populara turisma altiro konata pro sia bone konservataj kortodomoj.

La setlantoj de Cuandixia migris el Ŝanŝio, provinco okcidente de Pekino. Ĝi estas bastiono el Pekino al Ŝanŝio.

La familinomo de ĉiuj el la vilaĝanoj kiuj loĝas tie estas Han (韩/韓), kio signifas, ke ili kunhavas la saman praulon. Estante jarcentaĝaj, la domoj estas ankoraŭ retenantaj la stilon de Ming kaj Qing dinastio. Tiel, ĝi estas altira historia loko, kien centoj da personoj venas el najbaraj areoj. Estas tie 500 domoj. Ŝtonĉizado, brikĉizado, kaligrafio, kaj pentraĵoj estas ĉie ajn. Oftaj figuroj estas vespertoj, pigoj, peonioj, nimfeoj ktp. Ĉiuj el ili havas sian tipan signifon.

Multaj el tiuj domoj estis konvertitaj en trinkejoj kiuj proponas manĝadon kaj loĝadon al veturantoj. Ŝtonpavimitaj vojoj kaj deklivaj ŝtuparoj helpas difini la arkitekturan identecon de Ĉuandiksia. La vilaĝo estas ofta celo de fotistoj kaj pentristoj. La ĉirkaŭa areo estas plena je montoj kaj padoj por piedirantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 39° 59′ 49″ N 115° 38′ 18″ O / 39.99694 °N, 115.63833 °O / 39.99694; 115.63833 (mapo)