Cubo de Bureba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cubo de Bureba
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09251
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 101  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 3° 12′ U (mapo)42.640277777778-3.2066666666667Koordinatoj: 42° 38′ N, 3° 12′ U (mapo) [+]
Alto 684 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cubo de Bureba (Provinco Burgoso)
Cubo de Bureba (Provinco Burgoso)
DEC
Cubo de Bureba
Cubo de Bureba
Situo de Cubo de Bureba
Cubo de Bureba (Hispanio)
Cubo de Bureba (Hispanio)
DEC
Cubo de Bureba
Cubo de Bureba
Situo de Cubo de Bureba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cubo de Bureba [+]
vdr

Cubo de Bureba [KUbo debuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Cubo de Bureba povas esti komprenebla etimologie kiel Turo de Bureba, alude al la komarkonomo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,083 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 105 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 50 loĝantojn el la jaro 1991.

Ĝi distas 56 km de Burgoso, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Busto de Bureba, Miraveche, Santa María Ribarredonda, Fuentebureba kaj Zuñeda.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi iam nomiĝis Vindeleya kaj poste Cubo de Bureba, reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Millán.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]