Curicó
Curicó | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 161 626 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 4 768 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 59′ S, 71° 14′ U (mapo)-34.9854-71.2394Koordinatoj: 34° 59′ S, 71° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 228 m [+] | ||
Areo | 33,9 km² (3 390 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Curicó estas urbo en la centro de la sudamerika ŝtato Ĉilio, 190 kilometrojn sude de la nacia ĉefurbo Santiago de Chile. Ĝi apartenas al la regiono Maule kaj laŭ takso de la jaro 2012 havas 178 866 loĝantojn. En Curicó laŭ la stato de 2012 interalie situas la sidejo de Ĉilia Esperanto-Asocio kaj Ĉilia Esperantista Junulara Organizo.
La vorto Curicó devenas el la mapuĉa lingvo kaj signifas nigra akvo (Curi nigra; Co akvo).
La teritorio ĉirkaŭ la urbo fariĝis signifa vinkultiva regiono. Ankaŭ kultivado de fruktoj havas ekonomian signifon. La klimato, kun relative altaj diferencoj inter tagaj kaj noktaj temperaturoj, iom similas al tiu de la norda Mediteranea Maro en Eŭropo.