Kakarikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cyanoramphus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kakarikoj
Novzelanda kakariko (Cyanoramphus novaezelandiae) sur unu el insuloj apud Novzelando
Novzelanda kakariko (Cyanoramphus novaezelandiae) sur unu el insuloj apud Novzelando
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Subfamilio: Platycercinae
Tribo: Platycercini
Genro: Cyanoramphus
Bonaparte, 1854
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kakarikoj (Cyanoramphus) estas genro de papagoj el familio Psittaculidae, kiuj troveblas en Novzelando kaj insuloj de Oceanio. Ili estas malgrandaj aŭ mezgrandaj papagoj kun longaj vostoj kaj plejparte verdaj plumaroj. Plimulto de la specioj de kakarikoj vivas en arbaroj, kvankam specioj de ĉeantarktikaj insuloj povas loĝi en malfermaj herbejoj. Originale la genro havis diskonektan arealon: du specioj troveblis en Societa insularo kaj la aliaj inter Novkaledonio kaj Makvora insulo, kaj neniuj kakarikoj, nek vivantaj nek fosiliaj, estas trovitaj en vasta 4100-kilometra areo inter tiuj du regionoj.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kakarikoj estas malgrandaj, plejparte verdaj papagoj, kiuj bone kamuflas en herbaro. Sur iliaj verdaj plumaroj estas makuloj de diversaj brilaj koloroj, plej ofte ĉe la frunto, kapo kaj eksteraj partoj de flugiloj. Iliaj bekoj havas grizece turkisan koloron kun nigra pinto. Haŭto de la piedoj estas griza aŭ bruna, irisoj de okuloj estas ruĝaj. Plejparton de tempo ili estas en arbara planko, kie ili saltas kaj kuras tre rapide kaj elfosas semojn el la grundo simile al tio kiel faras hejmaj kokoj.

Kakarikoj estas enkondukitaj en Eŭropon en 1872. Kelkaj specioj bone vivas kaj reproduktiĝas en kapteco kaj vivas kiel dombirdoj tra tuta la mondo, aparte la ruĝkrona kakariko kaj la flavkrona kakariko. En kapteco ili ekhavas multajn amuzajn kolormutaciojn.

Taksonomio kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

La genro Cyanoramphus estas enkondukita en 1854 far fama franca ornitologo Charles Lucien Bonaparte.[2] La scienca nomo de la genro devenas de antikva-grekaj vortoj κύανος (blua, cejana) kaj ράμφος (beko). Ĝi estas donita pro nekutima grizece turkisa koloro de bekoj de la papagoj.[3] Kutima nomo devenas de la maoria vorto kākāriki kio estas loka nomo de unu el la genraj specioj, la ruĝkrona kakariko (Cyanoramphus novaezelandiae). Ĝi, siavice, devenas de vortoj kākā (papago) kaj riki (malgranda). Kākāriki estas ankaŭ maoria vorto por verda koloro, verŝajne laŭ la plejparte verda plumaro de la papagoj.[4]

La tipa specio de la genro estas difinita far angla zoologo George Robert Gray en 1855. Ĝi estas la Tahitia kakariko (Cyanoramphus zealandicus), kiu ekde tiam formortis.[5][6]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskas 12 speciojn de kakarikoj el kiuj 4 estas jam formortintaj:[7]

Konserva statuso[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj specioj de kakarikoj estas endanĝeritaj pro homa agado kaj ŝanĝoj en ekologia sistemo kiujn homoj kunportis dum koloniigo de Novzelando kaj Oceanio. La du specioj de Societa insularo, la Societa-insulara kakariko kaj la Tahitia kakariko, formortis en la 19-a jarcento. Same formortintaj estas kakariko de Lordo Howe kaj Makvora-insula kakariko. El travivantaj specioj la kakariko de Malherbe estas draste endanĝerita kaj ĉiuj aliaj specioj de la genro listiĝas kiel vundeblajminacataj laŭ IUCN. La plej gravaj minacoj por kakarikoj estas habitatdetruo kaj enkonduko de enmetitaj specioj.[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steadman, D.. (2006) Extinction and Biogeography in Tropical Pacific Birds. University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-77142-7.
  2. (1854) “Tableau des perroquets”, Revue et Magasin de Zoologie Pure et Appliquée 6, p. 145–158 [153]. 
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Londono: Christopher Helm, p. 128. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. Maori Dictionary Online
  5. Gray, George Robert. (1855) Catalogue of the Genera and Subgenera of Birds Contained in the British Museum. Londono: British Museum, p. 86.
  6. (1937) Check-list of Birds of the World Volume 3. Harvard University Press.
  7. Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 24 February 2020.
  8. 8,0 8,1 (1996) “Conservation and genetics of New Zealand parakeets”, Conservation International 6, p. 89–101. doi:10.1017/S0959270900001337. 
  9. 9,0 9,1 9,2 (2001) “Molecular systematics and conservation of kakariki (Cyanoramphus spp.)”, Science for Conservation 176. 
  10. Christidis, L.. (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. CSIRO Publishing. ISBN 978-064309602-8.
  11. (2005) “Molecular systematics of Macquarie Island and Reischek's parakeets”, Notornis 52 (4), p. 249–250.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-01-27. Alirita 2022-02-22.
  12. Taylor, R. (1979). “How the Macquarie Island Parakeet became extinct”, New Zealand Journal of Ecology 2, p. 42–45.