Societa Insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Societa insularo)
Societa Insularo
Flago
insularo [+]

AkvejoPacifiko

Supermara alteco2 241 m [+]
Koordinatoj17° 30′ 0″ S, 149° 50′ 0″ U (mapo)-17.5-149.83333333333Koordinatoj: 17° 30′ 0″ S, 149° 50′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoMont Orohena [+]

Areo1 590 km² (159 000 ha) [+]
Nombro de insuloj resp. atoloj14
Ĉefa insuloTahitio

Loĝantaro242 726 (2017)
HorzonoUTC-10:00 [+]

Societa Insularo (Franca Polinezio)
Societa Insularo (Franca Polinezio)
DEC
Societa Insularo
Societa Insularo

Societa Insularo (Pacifika oceano)
Societa Insularo (Pacifika oceano)
DEC
Societa Insularo
Societa Insularo
Map
Societa Insularo
Vikimedia Komunejo:  Society Islands [+]
vdr
mapo de la Societa Insularo

La Societa Insularo (france Îles de la Société aŭ oficiale Archipel de la Société, tahitie Tōtaiete mā) estas grupo de insuloj en la Suda Pacifika Oceano. Ili estas politike parto de Franca Polinezio. La insularo supozeble ricevis sian nomon fare de la kapitano James Cook, laŭ iuj informoj en honoro de la Reĝa Societo, la iniciatinto de la unua brita scienca ekspedicio de la insuloj. Tamen, James Cook mem indikis en sia taglibro, ke li nomis la insulojn Societaj "ĉar ili kuŝis tiom proksimaj unu al la alia". [1]

La Deventaj Insuloj (france Îles Sous-le-Vent) estas la okcidenta insulgrupo de la Societa Insularo kaj konsistas el Huahine, Raiatea (plej granda insulo de la grupo), Tahaa, Bora Bora, Maupiti, Tupai, Manuae, Maupihaa kaj Motu One.

La Alventaj Insuloj, france: Îles du Vent, estas la orienta insulgrupo de la Societa Insularo kaj konsistas el Tahitio, Moorea, Mehetia, Tetiaroa kaj Maiao.

Ĉefa insulo de la Societa Insularo estas Tahitio, kies plej granda urbo Papeeto ankaŭ estas la ĉefurbo de Franca Polinezio. Aliaj insuloj estas Tahaa, Moorea kaj Tetiaroa.

En la insularo validas la horzono UTC-10:00.

la insulo Raiatea

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tony Horwitz, oktobro 2003: Blue Latitudes: Boldly Going Where Captain Cook Has Gone Before ("Bluaj Latitudoj: kuraĝe irante tien kien Kapitano Cook iris antaŭe"), eldonejo Bloomsbury, ISBN 0-7475-6455-8