Dág

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dág [da:g] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en la subregiono de Dorog.

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Dorog troviĝas 8 km-ojn, Esztergom 17 km-ojn, Budapeŝto 29 km-ojn for.

La lokiĝo de la vilaĝo estas tre avantaĝa, kion pruvas la arĥeologiaj trovaĵoj el la pra- kaj bronzepoko, inter ili la plej malnova sonorilego de la lando. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1181 en formo Dagu. La turkoj faris senhoma la vilaĝon.

La agrikulturaj kooperativoj pleje novorganiziĝis post la privatigado, sed eĉ plue agrikulturas multaj individuaj entreprenistoj.

La setlo ne havas gravan industrian uzinon, tiel ĝi tute dependas de la ekonomio de ĉirkaŭaĵo, sed la infrastrukturo de la vilaĝo estas kompletigita, do ebligas la fondon de mediafablaj entreprenoj. La eblecoj de la setlo koncerne de vilaĝturismo estas idealaj, sed bedaŭrinde ĉi tiuj eblecoj ankoraŭ ne estas ĝuste ekspluatataj.

Vidindaĵo estas klasikisma katolika preĝejo de 1826.