Dániel Boczkó (episkopo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dániel Boczkó [bockO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boczkó Dániel estis hungarlandana slovaka luterana pastro kaj episkopo. Lia filo estis Dániel Boczkó (politikisto).

Dániel Boczkó [1] naskiĝis la 30-an de decembro 1751 en Hungara reĝlando en tiama vilaĝo Deménfalu (nuntempa urboparto de Liptovský Mikuláš), li mortis la 12-an de aprilo 1806 en Szarvas.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dániel Boczkó apartenis al la slovaka minoritato en Hungarlando. Li frekventis diversajn lernejojn en Supra Hungarujo, ekde 1779 en Jena. Li komencis sian pastran karieron en 1782 en Moravio, baldaŭ li revenis al Supra Hungarujo. Inter 1786 kaj 1803 li servis en Szarvas, poste li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Ručny kancional (1783)
  • „Anleitung zur Glückseligkeit…” (1790) - tradukaĵo al la slovaka lingvo
  • Nowý Slabikár (Vác, 1801, poste plurfoje eldonita) - fundamenta slovaka lernolibro
  • Swadebny winše negwjce pro obcy evang. dolňozemské (Pest (urbo), 1804)

Fontoj[redakti | redakti fonton]