Dég
Dég (dEg) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Enying. Ŝajnas, la nomo originas el la germana.
Bazaj informoj
- Areo: 47 km²
- koordinatoj: 46° 52′ 07″ N 18° 26′ 37″ O / 46.86861 °N, 18.44361 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 07″ N 18° 26′ 37″ O / 46.86861 °N, 18.44361 °O (mapo)
- Loĝantaro: 2370
- Poŝtkodo: 8135
- Telefonprefikso: 25
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, la ĉefvojo inter Balatono kaj Dunaföldvár preteriras. Sárbogárd troviĝas 17, Simontornya 19, Enying 20, Lepsény 25, Balatono 31 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1138 en formo Degu. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al Osmana Imperio. Poste Dég ligiĝis al grafoj Festetics, kies devenloko estis tiu vilaĝo.
Vidindaĵoj
La klasikisma kastelo kune kun parko konstruiĝis en 1819. La komunumo havas romkatolikan (Sankta Anna) kaj kalvinanan preĝejojn.
Famuloj
En Dég naskiĝis: