Dénes Ágoston Inczédy
Dénes Ágoston Inczédy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1843 en Eger |
Morto | 5-an de septembro 1900 (57-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gardonyi Geza Cistercian High School, Eger, Hungary (en) |
Okupo | |
Okupo | romkatolika sacerdoto instruisto matematikisto |
Dénes Ágoston Inczédy [dEneŝ Agoŝton incEdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Inczédy Dénes Ágoston estis hungara cisterciana monaĥo, pastro, instruisto, lernejestro, matematikisto.
Dénes Ágoston Inczédy[1] naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1843 en Eger, li mortis la 5-an de septembro 1900 en Pécs.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Dénes Ágoston Inczédy maturiĝis en cisterciana gimnazio en sia naskiĝurbo. Dum lernado li aliĝis al la ordeno en 1859. Li studis teologion en Zirc kaj Veszprém (urbo). Li monaĥiĝis en 1864, same solene post tri jaroj. Intertempe en 1865 li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Pest, en la sekva jaro li pastriĝis. Inter 1865 kaj 1889 li instruis en cisterciana gimnazio de Pécs, poste samloke li estis lernejestro. En 1900 li estis nomumita vicprioro de Szentgotthárd. Li ricevis stipendion en 1894, premion en la sekva jaro.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A katholikus autonomiáról (1869)
- A láncztörtekről (1878)
- A phonograph, telephon és mikrophon (1879)
- A mennyiségtan módszeres kezelése a gymnasiumban (1885)
- A pécsi gimnázium története (1896)
- A csillagászat elemei (lernolibro, 1888)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- laboratorio ekde 2014 (vidu la foton!)
- strato en Pécs (1935), sed dum la socialismo tio nuliĝis