Germana Futbal-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el DFB)
Germana Futbal-Asocio
Deutscher Fußball-Bund
emblemo
federacio de futbalo • neprofitcela organizaĵo
Komenco 1900 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Frankfurto ĉe Majno
 Germanio
Tipo sporto (futbalo)
Ĉefestro(j) Bernd Neuendorf • Reinhard Grindel • Fritz Keller vd
Membro de FIFAUEFAGermana Olimpika Sporta Asocio • Deutsche Sportjugend • Federacia reto por civita engaĝiĝo • Internacia Asocio por Sportaj kaj Ripozaj Ekipoj • Deutscher Sportbund vd
Estr(ar)o Rainer Koch (stato de somero 2021)
Lingvoj

germana

Filioj Q113494257 vd
Posedatoj Germana nacia teamo de futbalo • germana nacia futbala teamo de viraj sub-15-jaruloj • Germana virina nacia teamo de futbalo • vira sub-21-jarula futbala teamo de Germanio • germana nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj • germana nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • germana nacia futbala teamo de virinaj sub-20-jaruloj • germana nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj • Germany national football B team • germana nacia futbala teamo de virinaj sub-15-jaruloj • germana nacia futbala teamo de virinaj sub-16-jaruloj • olimpika futbala teamo de Germanio • germana nacia futbala teamo de virinaj sub-17-jaruloj • Germany women's national under-21 football team • ina sub-19-jarula futbala teamo de Germanio • Germany national amateur football team • Germany women's national under-23 football team • Germana junulara nacia teamo de futbalo • germana nacia futbala teamo de viraj sub-18-jaruloj • Germany national beach soccer team • history of the Germany national football team • Q26882544 vd
Retejo http://dfb.de
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
emblemo de la naciaj teamoj de la asocio

La Germana Futbal-Asocio (germane Deutscher Fußball-Bund, DFB) estas la nacia organizaĵo pri futbalo en Germanio. Ĝi ekmembris en la federacio internacia de futbalo FIFA en 1904, kiam la internacia organizaĵo fondiĝis, kaj en la eŭropa federacio UEFA en 1954. Nacie, ĝi estas sekcio de la Germana Olimpika Sporta Asocio (DOSB). La asocio reprezentiĝas per pluraj naciaj teamoj, interalie la germana vira nacia teamo de futbalo, la germana virina nacia teamo de futbalo, sed ankaŭ naciaj teamoj de viroj sub 21 jaroj, de viroj sub 20 jaroj, viroj sub 19 jaroj, knaboj sub 18 jaroj, sub 17, sub 16 kaj sub 15 jaroj, virinoj sub 23 jaroj, sub 20 kaj sub 19 jaroj, knabinoj sub 17 kaj sub 15 jaroj.

enirejo de la centra asocia oficejo en Frankfurto ĉe Majno kun granda skulptaĵo de futbala pilko, proksime de la futbala stadiono Commerzbank-Arena

Precipe tamen ĝi reprezentas preskaŭ dekonon de la tuta loĝantaro de Germanio: Laŭ la stato de 2013[1] en la asocio membris 6 822 233 germanaj futbalantoj (kaj plenkreskaj kaj infanaj), kiuj organiziĝis en 25 456 lokaj kluboj kaj konkuris en 165 229 lokaj teamoj. La sidejo de la asocio estas en arbara kvartalo en la sudo de la urbo Frankfurto ĉe Majno, proksime de la futbala stadiono Commerzbank-Arena.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

http://www.dfb.de/historie/praesidenten/?m=1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]