Daĥlet Nuadibu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daĥlet Nuadibu
Regiono
Regionoj de Maŭritanio [+]

LandoMaŭritanio

Supermara alteco67 m [+]
Koordinatoj21° N, 16° U (mapo)20.95-16.233333333333Koordinatoj: 21° N, 16° U (mapo)
ĈefurboNuadibu
- koordinatoj21° N, 16° U (mapo)20.95-16.233333333333Koordinatoj: 21° N, 16° U (mapo) [+]
Areo22 300 km² (2 230 000 ha) [+]


ISO 3166-2MR-08

Daĥlet Nuadibu (Tero)
Daĥlet Nuadibu (Tero)

Daĥlet Nuadibu (Maŭritanio)
Daĥlet Nuadibu (Maŭritanio)
DEC
Daĥlet Nuadibu
Daĥlet Nuadibu

Map
Daĥlet Nuadibu
Vikimedia Komunejo:  Dakhlet Nouadhibou [+]
vdr
La regiono kaj la sama subregiono.

Daĥlet Nuadibu (arabe ولاية داخلة نواذيبو) esttas la plej okcidenta kaj kvara administra regiono de Maŭritanio.

La regiona areo etendiĝas sur preskaŭ triangula, relative malgranda teritorio, en okcidento de la lando. Ĝi limas al regionoj Inŝiri en oriento, Okcidenta Saharo en la nordo kaj Atlantiko en la okcidento.

La ĉefurbo estas Nuadibu. En la regiono vivis en 2000 ĉ. 79.516 loĝantoj, el kiuj 72.337 vivis en la ĉefurbo. Oni mencias ankoraŭ kvar pliajn komunumojn kun 500-4000 loĝantoj.

Dum la mauritania okupado de la suda Okcidenta Saharo de 1976 ĝis 1979, la regiono ankaŭ enhavis setlejojn La Guira en la okcidento kaj Bir Ganduz en nordo de Nuadibu. Hodiaŭ Daĥlet Nuadibu konsistas el unu subregiono, nome Nuadibu.

Parto de la duoninsulo Ras Nuadibu troviĝas en tiu ĉi regiono.