Daŝilan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daŝilan.

DaŝilanDashilan (en simpligita ĉina: 大栅栏; en tradicia ĉina: 大柵欄; en pinĝino: Dàshilànr) estas subdistrikto de la distrikto Ksiĉeng, en Pekino, Ĉinio.

Daŝilan estas fama negoca strato ekster Qianmen. Nune la termino Daŝilan estas uzata ankaŭ por referenci al la areo kiu enhavas krom Daŝilan mem ankaŭ Langfang Toutiao, kaj la stratojn Liangŝidian kaj Meiŝi.

Daŝilan estas sude de la Placo Tiananmen, okcidente de la Strato Qianmen. La ĝenerala longo de Daŝilan estas 275 m el oriento okcidenten. Nuntempe, estas 36 vendejoj el 11 markoj dise laŭlonge de Daŝilan kun averaĝa klientaro de 150-160 miloj kutime kaj 200 miloj en feritempo.