Daja Ram Sani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daja Ram Sani
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1879 (1879-12-16)
en Bhera
Morto 7-an de marto 1939 (1939-03-07) (59-jaraĝa)
en Ĝajpuro
Alma mater Oriental College vd
Profesio
Okupo arkeologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La Rai Bahadur Daja Rama Sani (16-a de decembro 1879 – 7-a de marto 1939) estis hinda arkeologo kiu kontrolis la elfosaĵjon de la Indusa valo ĉe Harapo ekde 1920 ĝis 1921 (la unua raporto pri la Harapaj elfosaĵoj estis eldonita en la 29-an marto 1921 fare de John Marshall). Sub la protektado de John Marshall, Sani iĝis la unua hindiano nomumita direktoro-ĝeneralo de la Arĥeologia Servo de Barato (ASB); li servis tiun postenon ĝis 1935.

Juna vivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Daja Ram Sani devenis de la urbo Bhera, en la hodiaŭa Pakistana Panĝabio, kie li naskiĝis la 16-an decembro 1879. Sani diplomiĝis pri la sanskrita ĉe la Universitato Panĝabio, kie li atingis oran medalon. Li ankaŭ sukcesis en la M.A.-a ekzameno de la Oriental College (Orienta altlernejo) en 1903. Rezulte de ĉi tiuj plenumoj, Sani gajnis stipendio por esplori pri la sanskrita, kiun sponsoris la Arĥeologia Servo de Barato; lin varbadis la ASB post ke li kompletu sia edukado.

[redakti | redakti fonton]

En 1903, Sani movis al la Panĝabio kaj al la cirklo de la Unuiĝintaj Provincoj, kie li laboris sub J. Ph. Vogel. Sani estis okupita en la elfosaĵo de Kasia en 1905 kaj de Raĝagriho en Biharo sub John Marshall en januaro–februaro de 1906. Septembre de 1907, Sani helpis Marshall-on en la elfosaĵo de stupao ĉe Rampurva en la distrikto Ĉamparan. Li ankaŭ preparis katalogon de arĥeologiaj ruinoj ĉe Sarnato.

Sani laboris kiel kuratoro de la Muzeo Laknaŭo ekde 1911 ĝis 1912, kiam li estis fine translokigita al la arĥeologia departemento de la ŝtato Kaŝmiro. Sani revenis al Lahoro en 1917, kaj iĝis respondeculo pri la Unuiĝintaj Provincoj kaj Panĝabio. Laborante kiel kunhelpa inspektoro, Sani elfosis la indusan valon ĉe Harapo: tiuj estis la unuaj elfosadoj ene de la indusaj valoj.

En 1925 Sani translokiĝis al Delhio kiel dua direktoro-generalo de la Arĥeologia Servo de Barato, kaj en julio 1931 li plenumis la postenon de Hargeaves kiel la nova direktoro-generalo de la ASB. Sani estis la unua indiĝena hindano kiu plenumis tiun postenon.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Sani gajnis la medalon «Rai Bahadur» en marto 1920 de la Registaro de Panĝabio dum durbar ĉe Ravalpindi. Baldaŭ post kiam li emeritiĝis de la ASB en 1935, Sani estis farita «Kunulo de la Ordo de la hinda Imperio».

Referencoj[redakti | redakti fonton]