Dale Carnegie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dale Carnegie
Persona informo
Dale Breckenridge Carnegie
Naskonomo Dale Carnegie
Naskiĝo 24-an de novembro 1888 (1888-11-24)
en Maryville, Flag of the United States (1877–1890).svg Usono
Morto 1-an de novembro 1955 (1955-11-01) (66-jara)
en Arbaraj Montetoj
Mortis pro limfomo [#]
Tombo Belton [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater American Academy of Dramatic Arts • Maryville High School [#]
Subskribo Dale Carnegie
Familio
Patrino Amanda Elizabeth Harbison [#]
Edz(in)o Lolita Baucaire • Dorothy Price Vanderpool [#]
Profesio
Okupo verkisto • motivational speaker • instruisto • biografo • psikologo [#]
Verkado
Verkoj How to Win Friends and Influence People ❦
Kiel seniĝi de zorgoj kaj komenci vivi [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Dale CARNEGIE (naskiĝis la 24-an de novembro 1888, mortis la 1-an de novembro 1955) estis usona verkisto.

Li naskiĝis en Missouri en Usono. Klerecon li akiris en la Warrensberg State Teatchers College. Unue li laboris kiel vendisto, poste li provis fariĝi aktoro, li forvojaĝis ĝis New York, kie li komencis instrui kursojn de interkomunikado por plenkreskuloj en YMCA. En la jaro 1912 naskiĝis mondfama Dale Carnegie Course.

Li estas aŭtoro de kelkaj furorlibroj, ekz. „Kiel akiri geamikojn kaj influi homojn“ kaj „Kiel seniĝi de zorgoj kaj komenci vivi“. Estis eldonite pli ol 50 milionoj da ekzempleroj de libroj de Dale Carnegie en 38 lingvoj.

Dale Carnegie estis siatempe signifa lektoro kaj serĉata konsilanto de mondaj gvidpersonecoj. Li verkis ĵurnalartikolojn kaj li havis sian propran radiodisaŭdigan programon.

Dale Carnegie fondis kompanion, kiu havas hodiaŭ centrojn en pli ol 70 landoj kaj laboras por ĝi ĉirkaŭ tri mil instruistoj.